Charles Baudelaire
LA HOMO KAJ LA MARO

Libera homo, al vi eterne estos kara
la mar'. Ĝi vin spegulas. L' animon kun plezuro
rigardas vi en ĝia senfina ondo-rulo;
via spirit' ne estas abismo malpli amara.

Vi plonĝas en la sinon de l' spegulbildo plaĉe;
vi ĝin brakumas brake, okule. Via koro
sin savas kelkafoje de l' propra ve-rumoro
per tiu bru' plendanta senbride kaj sovaĝe.

Vi ambaŭ estas same tenebraj kaj diskretaj.
Homo! Vin kiu sondis ĝis la abisma fundo?
Mar'! Kiu konas riĉojn intimajn de l' profundo?
Ja tre ĵaluze gardas vi ambaŭ pri l' sekretoj.

Kaj tamen, dum centjaroj sennombraj, vi per batoj
kruelaj interluktas kun senkompata forto,
ĉar tre amataj estas de vi la murd' kaj morto,
eternaj batalantoj, vi senindulgaj fratoj!